Federación de Radioaficionados de Cuba
Federacio de Radioamatoroj el Kubo | ||
---|---|---|
Federación de Radioaficionados de Cuba | ||
Emblemo de la FRC | ||
neprofitcela organizaĵo | ||
Lando(j) | Kubo vd | |
Sidejo | Havano | |
Tipo | NRO | |
Agareo | ||
Estr(ar)o | Pedro Rodriguez CO2RP | |
Lingvoj |
hispana | |
Retejo | https://www.frcuba.cu/ | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
La Federación de Radioaficionados de Cuba (FRC) (esperante Federacio de Radioamatoroj el Kubo) estas nacia neprofitcela organizaĵo por radioamatoroj el Kubo fondita la 15-an de julio 1966 .[1] La membroj de FRC estas organizitaj en 180 lokaj radioamatoraj kluboj, kiuj estas aligitaj kun la FRC. Membroj de FRC inkludas QSL-buroon por tiuj radioamatoroj kaj aŭskultantoj en regulaj komunikadoj kun aliaj amatorradiaj funkciigistoj en eksterlando kaj sponsorado de premioj, ekspedicioj kaj radioamatoraj konkursoj. FRC funkcias kiel partnereco inter kubaj radioamatoroj kaj kubaj reguligaj aŭtoritatoj (MIC Ministerio pri Komunikado). FRC estas la nacia membrosocio reprezentanta Kubon en la IARU.[2]
Esperantistaj radioamatoroj
[redakti | redakti fonton]Ekde 2013 la FRC akceptis la Specialan radioklubon Esperanto kiel fakgrupo kiu atentas pri Esperanto kaj lingvoj ĝenerale. Ĝi havas sidejon en Kuba Esperanto-Asocio. KLERA (Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj) flanke de KEA atentas pri e-agadoj en radioondoj, kontaktoj kun ILERA, radioamatoraj aranĝoj, tradukoj kaj disvastigo de Esperanto inter la kubaj radioamatoroj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kiuj ni estas (hispane). FRC. Alirita 2018-12-18 .
- ↑ Membroj de IARU (angle). FRC. Alirita 2019-12-18 .
- ↑ Radioklubo Esperanto (hispane). ECURED.cu. Alirita 2019-12-18 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hispane)
- Federación de Radioaficionados de Cuba ĉe la radioamatora datumbazo QRZ.com